Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

Terminaro pri evoluo

Tradicia kaj kritika percepto estas aplikata al evoluo mem. Sed ofte, ne temas pri terminaro, sed pri kompreno de la kaŭzo de la problemo.

Ekzerco

Ekzistas diversaj perceptoj de evoluado: tradicia kaj kritika. Por ĉiu linio decidu, kiu el la du elektoj estas tradicia percepto kaj kiu estas kritika.

Problemo

Malegaleco, maljusteco
Ĝusta respondo: Kritika percepto de evoluo
Malriĉeco, senpoveco
Ĝusta respondo: Tradicia percepto de evoluo

Naturo de la problemo

Kompleksaj strukturoj, sistemoj, supozoj, potencrilatoj
Ĝusta respondo: Kritika percepto de evoluo
Manko de “evoluinteco”, edukado, provizaĵoj, kapabloj, kulturo, teknologio, ktp.
Ĝusta respondo: Tradicia percepto de evoluo

Kio devas ŝanĝiĝi

Strukturoj, institucioj kaj individuoj, kiuj malhelpas evoluon
Ĝusta respondo: Tradicia percepto de evoluo
Strukturoj, (kred)sistemoj, institucioj, supozoj, kulturoj, individuoj, rilatoj.
Ĝusta respondo: Kritika percepto de evoluo

Por kio

Por ke maljustaĵoj estu solvataj, pli da egalecaj dialogoj estas kreataj, kaj homoj povas difini sian propran evoluon memstare.
Ĝusta respondo: Kritika percepto de evoluo
Por ke ĉiuj atingu evoluintecon, harmonion, toleremon kaj egalecon.
Ĝusta respondo: Tradicia percepto de evoluo

Kiel ŝanĝiĝo okazas

De ekstero al interno (trudita ŝanĝo).
Ĝusta respondo: Tradicia percepto de evoluo
De interno al ekstero (diskutata ŝanĝo).
Ĝusta respondo: Kritika percepto de evoluo

Baza principo de ŝanĝiĝo

Universalismo (nediskutebla vido de tio, kiel ĉiuj devus vivi, kion ĉiuj devus fari aŭ devus esti)
Ĝusta respondo: Tradicia percepto de evoluo
Pripensado, dialogo, eventualeco kaj etika rilato al malsameco (radikala alieco).
Ĝusta respondo: Kritika percepto de evoluo

Rolo de “kutimaj” individuoj

Ni ĉiuj estas parto de la problemo kaj parto de la solvo
Ĝusta respondo: Kritika percepto de evoluo
Iuj individuoj estas parto de la problemo, sed ordinaraj homoj estas parto de la solvo, se ili povas krei premon por ŝanĝi strukturojn.
Ĝusta respondo: Tradicia percepto de evoluo