Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

La historio de ĥameleono

Kiel reala ĥameleono, ankaŭ iniciatoj por evoluo ŝanĝas sian “koloron” laŭ tempo. Ni rigardu la diversajn aspektojn de evoluado dum historio.

Evoluado multe progresis dum la lastaj 6 jardekoj. La okcidenta mondo alfrontis novan defion: rekonstruadon de landoj en Eŭropo, kontinento detruita de milito. La institucioj, kiuj helpis en tiu procedo, kiel la Internacia banko por rekonstruo kaj evoluo (kiu poste alinomiĝis Monda banko), estis kreitaj por tiu tasko. Iniciatoj estis aparte sukcesaj kaj eŭropaj ekonomioj rapide kreskis. Surbaze de tiu sukceso, la Monda banko provis uzi la saman metodon por helpi evoluantajn landojn: ili pruntis multe da mono por subteni ekonomian kreskon kaj malpliigi malriĉecon.

Similajn iniciatojn organizis ankaŭ landoj en Orienta Eŭropo. Unu el ili estis Ĉeĥoslovakio, kiu partoprenis en operacioj en evoluantaj landoj ekde la 1950-aj jaroj. Evoluaj agadoj estis influataj de la malvarma milito kaj prioritataj cellandoj (neeŭropaj socialismaj landoj) kiel Kubo, Mongolio, Norda Koreio aŭ Vjetnamio estis elektitaj pro tio.

Eĉ antaŭ tio ekzistis interesa iniciato por evoluo en Ĉeĥoslovakio nomita Interhelpo fondita en 1923 en Žilina por helpi konstrui socialismon en soveta Kirgizio.