Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

Studo de kazo 2

Imagu, ke vi loĝas en la ĉefurbo de Slovakio, en domo en ĉirkaŭurbo, kaj iu frapas ĉe via pordo. Antaŭ via pordo staras virino, kiu petas iom da manĝaĵo. Vi donas al ŝi iom da manĝaĵo, sed poste, vi ekscias, ke dum multaj semajnoj ŝi ricevis la saman subtenon de aliaj hejmoj en via kvartalo, kaj vi daŭre vidas ŝin, kiu petas manĝaĵon ĉe pordoj.