Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

Studo de kazo 1

Kibera, en Najboro, estas unu el la plej grandaj ladurboj. Amasinformiloj kutime montras Kibera kiel malpuran, homplenan kaj netaŭgan lokon por vivi. Pro tiaj perceptoj de Kibera, plejparto de helpo estas provizata en formo de mona subteno al loĝantoj por konsoli la suferon venantan de gravaj problemoj tie. Bedaŭrinde, multaj NRO-j en Kibera emas labori laŭ la principo de “rapida riparo”. Sed tiaj solvoj ne plibonigas la situacion. La problemoj ne estas akutaj, sed daŭraj, kaj tiajn problemojn oni ne povas tuj solvi; ili bezonas daŭrajn iniciatojn. Estas bedaŭrinde, ĉar homoj en Kibera havas scion kaj kapablon iniciati ŝanĝon deene. Iliaj voĉoj devus esti konsiderataj kaj ilia partopreno en la tuta procezo estas grava.