Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

De homa krizo ĝis evoluo

Kio estas la limo?

Evoluado ne estas farata al homoj aŭ por homoj, sed kun homoj. El Steve Corbett & Brian Fikkert book: When Helping hurts

Kiam vi ŝaltas televidon, vi povas ricevi novaĵon pri cunamo, kiu detruis Indonezion kaj lasis milionojn da homoj sen manĝaĵo, taŭgaj vestaĵoj kaj hejmo. Post paŭzo, la televidĵurnalo raportos pri la kreskanta nombro da senhejmuloj en via urbo, kiuj ankaŭ ne havas manĝaĵon, taŭgajn vestaĵojn kaj hejmon. Unuavide la reagoj pri la menciitaj krizoj povas esti tre similaj. Homoj en ambaŭ situacioj bezonas manĝaĵon, taŭgajn vestaĵojn kaj hejmon, kaj provizi tion al ambaŭ grupoj ŝajnas la ĝusta solvo. Sed kiam vi pensas pli profunde pri tiuj du raportoj, estas iom dubinde. Homoj en tiuj du krizoj estas en malsamaj situacioj kaj bezonas malsamspecajn intervenojn. Ekzistas tri specoj de bazaj intervenoj:

  • Konsolo (homhelpo)
  • Restarigo
  • Evolua kunlaborado