Evoluado
Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni
Enkonduko
Ĉi tiu modulo temos pri evoluo (aŭ “disvolviĝo”), kompreno de evoluantaj landoj, ilia loko en la tutmonda soci-ekonomia kunteksto kaj kiel ni povas helpi al ili plibonigi sian situacion, en individua kaj internaciaj niveloj. Tiu procezo, same kiel ĉiuj procezoj, estas karakterizata de multaj ŝanĝoj, diskutoj kaj demandoj survoje. Nia celo estas ebligi al vi pensi kritike, kaj ne respondi ĉiujn demandojn.
Ĉiuj el ni povas partopreni en ŝanĝo de la mondo. Ni fakte ŝanĝas ĝin ĉiutage. Ni laboras por kompanioj, organizaĵoj aŭ institucioj kun lokaj, naciaj kaj mondaj konektoj. Tiujn konektojn karakterizas rapida fluo de informoj, gravaj financaj agadoj kaj intensa uzado de teknologioj, kiuj influas ilian skalon kaj formaton de agadoj. Pli ol antaŭe, tiuj kompanioj, organizaĵoj kaj institucioj. Pli amplekse ol antaŭe, tiuj kompanioj, organizaĵoj kaj institucioj influas kaj estas influatajn de tio, kio okazas en aliaj mondopartoj.
En ĉi tiu modulo ni volas igi vin rigardi pli profunde en evoluado. Se ni volas esti parto de evoluaj ŝanĝoj en la mondo (kiel individuoj, malgrandaj komunumoj, socioj…), bonaj intencoj estas bona komencpunkto, sed certe ne sufiĉos. Fininte ĉi tiun modulon, vi kapablos:
- distingi inter konsolo, restarigo kaj evoluo,
- priskribi diversajn perspektivojn de evoluo,
- klarigi la konceptan kaj historian kuntekston de iniciatoj por evoluo,
- analizi donitan scenaron kaj determini fortojn kaj malfortojn de proponita operacio.
Kursoplano:
- La modulo konsistas el 28 paĝoj
- Komencaj demandoj
- Pripensindaj demandoj
- Ekzercoj
- Finaj demandoj