Evoluado

Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni

Lerni kiel fiŝkapti ne sufiĉas
Kiel (ne) fari evoluon

Ekzemplo por ilustri la malsamojn inter la tri metodoj:

  • Se oni konsideras, ke homo malsatas, ĉar li ne havas manĝaĵon, la solvo estas doni al li manĝaĵon (almoza metodo).
  • Se oni konsideras, ke homo malsatas, ĉar li ne povas havi sufiĉe da manĝaĵo el sia malgranda tereno, la solvo estas pligrandigi la kvanton da tereno disponebla aŭ kultivi pli en ĝi (laŭbezona metodo).
  • Se oni aldonas kroman informon, ke la tereno estas tro malgranda, ĉar plejparto de la vilaĝo estis forprenita de registara bieno, tiam la solvo estas denove alia. Se oni ankaŭ konsideras, ke pli verŝajne li fakte estas ŝi, kaj estante virino ŝi ne povis ĝui la registaran programon por disdonado de tereno, tiam la komplekseco pli profundiĝas (rajto-bazita metodo).

Simplaj solvoj tiel povas nur skrapi la surfacon de la realo, kiu konsistigas malriĉecon. Ni rigardu la pli profundajn kaŭzojn de problemoj.