Evoluado
Ĉi tiu modulo temas pri monda evoluado, kio ĝi estas kaj kiel ĝi rilatas al ni
JEC-j: paŝo al efikeco de evoluo
Oni devas havi ideon de tio, kio estas “sukceso”, se oni volas atingi ĝin.
“Sukceso” de evolua kunlaborado estis mezurita per statistikoj de la oficiala evolua helpo (OEH) de donantaj landoj dum jardekoj. Pligrandigo de la statistikoj de OEH estis la ĉefa celo, la efiko de OEH tute ne estis problemo. Riĉaj landoj havis ian helpan lacecon dum la 1990-aj jaroj, kiu estis superita per nova metodo por evolua kunlaborado, per la Jarmilaj Evoluaj Celoj (JEC).
La jarmilaj evoluaj celoj faris grandan paŝon antaŭe laŭ vidpunkto de evolua efikeco: la celo ne plu estis kvanto (kiom da mono riĉaj landoj donos), sed efiko (malpliigo de malriĉeco, pli da infanoj en lernejoj…).
Sed estas ankaŭ malfortoj en mezurado de efiko. JEC-j estis kreitaj kiel nombraj celoj: ekzemple, kvaronigi la nombron da virinoj, kiuj mortas naskante, inter 1990 kaj 2015, aŭ haltigi la disvastiĝon de malario antaŭ 2015; manko de fidindaj datumoj en la plimulta mondo signifas, ke progreso estas malfacile mezurebla.
Estas ankaŭ multe da kritikoj pri JEC-j.