Pri ni

4 partneroj el 3 landoj kunlaboras pri ĉi tiu dujara projekto

Hodiaŭaj homoj devus kapabli vivi kaj labori en rapidmova, interdependa kaj kompleksa tutmonda socio, kaj devus konscii, pripensi kaj priparoli temojn pri ĝia evoluado. Ĉi tiu plurlingva retpaĝaro ebligas al ĝia vizitantoj kompreni kaj eble ekagi pri oportunoj, respondecoj kaj minacoj, kiujn tutmondiĝo elstarigas, kaj tiel helpi al ili konstrui propran opinion pri la nuna mondo kaj sia rolo en ĝi. Ĝenerale, ĝi donas al vizitantoj eblon kompreni kaj engaĝiĝi pri la problemoj, kiujn la mondo devas alfronti.

La retejo monda.eu, kiel ĉefa produkto de la projekto Global E-learning, helpas al homoj lerni pri problemoj, kiuj interkonektas nian komunan mondon en moderna, interaga kaj afabla maniero. La interfaco kaj la enhavo estas taŭgaj por homoj kun diversaj komputilaj kapabloj, interesoj kaj bezonoj. Ĝi plivastigas nunajn informfontojn (ekzemple la Tutmondan fonton de edukaj rimedoj), provizas spertulojn por konsultado kaj komunikigas uzantojn unu kun la aliaj.

Dekomence ĝi estas disponebla en 9 lingvoj: la oficialaj lingvoj de 7 novaj EU-membroj (bulgara, ĉeĥa, hungara, pola, rumana, slovaka, slovena), angla kaj germana. Ĝi tamen estas teknike preta por aldoni pluajn lingvojn. Ĝi informas pere de ret-pedagogia metodo, inkluzive de modernaj komputilaj metodoj kiel ludoj kaj demandaroj, kiuj igas lernadon pli ĝuebla kaj amuza.

La retejo estas teknike preta por pliaj tradukoj, kaj la projekta teamo ĝojos, se tiuj scioj povos esti disvastigataj ankaŭ al aliaj partoj de la mondo. Se vi interesiĝas pri tradukado de la retejo, bonvolu kontakti nian teamon ĉe admin@example.com.

Team

Nia teamo

Slovak Centre for Communication and Development, n.o.

Slovaka centro por komunikado kaj evoluado, neprofitcela organizaĵo / Slovakio

La Slovaka centro por komunikado kaj evoluado estis fondita en 2005. Ni koncentriĝas pri du agokampoj: tutmonda edukado kaj evolua helpado, ĉefe en la landoj de iama Sovetunio. Krome, ni mastrumas programon de volontulado pri evoluado. Ni agas kiel eldonejo, organizanto de ekspozicioj kaj provizas spertulajn konsultajn servojn. Ni funkciigas publikan bibliotekon pri tutmondaj problemoj.

www.sccd-sk.org

Education@Internet

Education@Internet / Slovakio

E@I (Edukado@Interreto) estas internacia junulara organizaĵo, kiu promocias internacian kunlaboradon kaj tutmondan komunikadon kreante edukajn projektojn, kiuj subtenas interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknologioj. En kunlaboraj projektoj, ĝi koncentriĝas pri interkultura lernado, lingvoj kaj uzado de komputiloj, kreado de retpaĝoj, eldonado de CD-j, DVD-j kaj libroj, produktado de reklamaj kaj trejnadaj materialoj kaj organizado de seminarioj.

www.ikso.net

Studio GAUS

Studio GAUS / Germanio

Studio GAUS estas nova media agentejo bazita en Germanio. Tiu kompanio havas vastan agokampon, kiu inkluzivas interalie kreadon de firmaa identeco, programadon de retejoj kaj serĉilan optimumigon (SEO). La agentejo havas grandan sperton pri planado kaj kreado de multlingvaj retejoj kun granda uzantaro, kaj ankaŭ sperton pri kunlaborado kun diversaj organizaĵoj kaj firmaoj en internacia nivelo. Ĝi ĉefe koncentriĝas pri edukaj projektoj.

www.studiogaus.com

Südwind Agentur

Südwind Agentur / Aŭstrio

Dum pli ol 30 jaroj, Südwind, aŭstria neregistara organizaĵo, defendas daŭripovan tutmondan evoluadon, homajn rajtojn kaj justajn laborkondiĉojn en la tuta mondo. Per lerneja kaj eksterlerneja eduka laboro, publikado de la magazino de Südwind kaj aliaj rilataj publikaĵoj certigas, ke la problemoj de tutmonda dependeco kaj ĝiaj konsekvencoj restu publika paroltemo.

www.suedwind-agentur.at

Asociitaj partneroj

Anthropolis
Humanitas
Fundatia pentru Dezvoltarea Societatii Civile
NaZemi
Fundacja Partners Polska
С.Е.Г.А. – Старт за ефективни граждански алтернативи
dobrovolnictvo.sk
Európske noviny
Biohome
BUBO
MVRO
WOPSS
SOSNA
Prohuman
Prosurvey
A.N.S.R.U.
Globálne vzdelávanie.sk